Adiaŭas mi vin

Teksto

Adiaŭas mi vin, ho, sojlo de l‘patrino,
kiun transpaŝadis mi kiel knabino.

Al vi mi adiaŭ, ej, diras, patro mia,
kore al vi dankas por eduko via.

For de l‘hejmo mia, oj, mi la zorgon havos:
kiu al la panjo la ĉemizojn lavos.