Enhavtabelo

Kredu Kristnaskon

MuzikoRoberto PIGRO
Originala tekstoRoberto PIGRO
Esperanta plenumoCristina CASELLA
Tipooriginala kanto
Originala plenumoCristina CASELLA
AranĝadoCristina CASELLA

Kristnaska kanto, originale verkita en Esperanto fine de 2012 (ne temas pri traduko), kadre de bonfara agado. La kanton aranĝis kaj kantis la itala artistino Cristina Casella. Ene de malmultaj semajnoj oni kolektis per la vendado de tiu ĉi kanto, kiu estis tre malmultekoste elŝutebla, 214,33 eŭrojn. Tiu ĉi monsumo estis sendita al la asocio "Save the children" (Savu la infanojn). Pli da informoj pri la muzika projekto: http://kredukristnaskon.weebly.com/

Teksto

Frato kaj fratino
Kantas jam
Melodion tre dolĉan dum
Patro kaj patrino
Kisas jam
Unu la alian, kaj alvenas

Refreno:

La nokto, en kiu
La vivo mem renaskiĝas
(…la nokto, en kiu…)
La koro mem renoviĝas.
Κredu Kristnaskon,
kredu je mondo pli bela.

Avo kaj avino
Ridas jam
Onklo krias, ke neĝas dum
Kato kaj katino
Dormas jam
Sen konscii, ke alvenas

Refreno:

La nokto, en kiu
La vivo mem renaskiĝas
(…la nokto, en kiu…)
La koro mem renoviĝas.
Κredu Kristnaskon
Kredu je vivo pli vera.
La nokto, en kiu
La vivo mem renaskiĝas
(…la nokto, en kiu…)
La koro mem renoviĝas.
Κredu Kristnaskon
Kredu je mondo pli vera.

Eksteraj ligoj