Litova popolkanto. Oni gestas kaj manplaŭdas, post la lasta strofo rekantas la unuan, ĉiam aldonante la kvanton de “ku-ku”, sen fino… Ofte anstataŭ ĉiu deka (dudeka, trideka ktp) “ku-ku” oni diras “karr”, kio iom helpas kalkuli kaj distras la ĉeestantojn.
     D      A
Dezirante trinki haltis mi
               D
de fonteto ĉe rand'.
            A
Jen aŭdiĝas en arbara for'              D
de kukolo la kant':
Refreno, 3 foje:
“Diru al mi, kara kukolet', 
kie kaŝas vi vin, 
diru al mi, kie estas nun
mia koramatin'.”
Refreno (Ku-ku 2-foje)
Kaj denove kantas la kukol'
respondante al mi: 
“Amatino via, juna knab', 
jen atendas jam vin”.
Refreno (Ku-Ku 3-foje)