Kun Helpo De Di

(With God on our side), Dylan - Pilger

Teksto

Mia nomo ne gravas,
Mia aĝo malpli.
El la mezokcidento
De Uson' venas mi.
Obei la leĝojn
Oni diris al mi,
Kaj ke certas la lando
Pri helpo de Di'.

Historio rakontas,
Per plej simpla vort',
Ke soldatoj atakis
Indianojn ĝis mort'.
La soldatoj pafadis,
Miloj mortis kaj pli;
Estis juna la lando
Kaj helpis ĝin Di'.

La militon hispanan
Venkis ni kun merit'.
Sed poste ĝin sekvis
La civila milit'.
La nomojn heroajn
Memorigi devis mi;
Ili havis pafilojn
Kaj helpon de Di'.

Mondmilito unua
Alvenis sen ĝen'.
Sed kial' de milito
Restis ekster kompren'.
Mi ĝin lernis akcepti
Kun ĝoja ebri'.
Ni ne nombras mortintojn,
Se helpis nin Di'.

Post la fino de l' dua
Al ni mankis fortik'.
Do nun la Germano
Estas ĉefa amik'.
Kiuj murdis milionojn
En forna furi',
La Germanoj, nun ĝuas
Ankaŭ helpon de Di'.

Mi lernis, ke estus
Malamiko la Ruŝ,
Kiel antaŭ nelonge
Tio estis la Pruŝ.
Malamo kaj timo
Estas jam tradici'.
Mi ĝin brave akceptas
Kun helpo de Di'.

Nun ni havas armilon
kun potenĉ de kemi'.
Kiam estos okazo,
Do ĝin uzos ni.
Premu unu butonon…
Kaj jen fino por ni
Ne demandu, ĉar certas
Ni pri helpo de Di'.