La bela tasko

Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tiponova teksto

Teksto

Ne servu Esperanto nur por frandi
La ĝuon, kiun donas ĝi al ni,
Rikoltos vi da ĝojo multe pli,
Se helpos ankaŭ vi ĝin propagandi.

Pli belan taskon mi ne lernis koni
Ol al la vivo tian celon doni,
Per kiu, por utili multajn homojn,
Feliĉon oni portas en la domojn.