La esperantista jaro

MuzikoE. Windeballe
Esperanta tekstoS. K. Nielsen
Esperanta plenumoNomo FAMILINOMO

Teksto

Dum la vintro ni studadas
Esperanton kun fervor',
en la kursoj kaj studrondoj
estas vigla la labor'.
Ni parolas, kantas, legas
unuope kaj en ĥor',
amuziĝas kaj progresas
kun feliĉo en la kor'.

Sed printempe, kiam ĉio
ekverdiĝas en natur',
kaj la multaj birdoj kantas
feliĉege en lazur'.
Tiam ni la kursojn finas
per festeno kaj humor',
kie la spirito regas
de la Zamenhofa kor'.

En somero, kiam brilas
de l’ ĉielo varma sun',
nian lingvon ne forgesas
ni, sed ekskursadas nun.
Per piedoj kaj bicikloj,
aŭtobusoj, vagonar'
ekskursadas verdaj homoj
al la maro kaj arbar'.

Kaj aŭtune, kiam ree
malboniĝas la veter',
tiam ni denove pensas
pri tre grava la afer':
Nun ni kursojn organizas
por malnovaj kaj novul',
multaj kursoj ĉiuloke
devas esti la postul'.

Tiel ni la tutan jaron
laboradu por l’ afer',
dum la vintro kaj printempo,
dum aŭtuno kaj somer'.
Tiam nia lingvo venkos;
ni laboru kun obstin'
diligente kaj fervore,
— brila estos jen la fin'.