La fungoj

Esperanta tekstoH. E. Jensen

Teksto

En aŭtuna la arbar'
inter arbotrunkoj
mi serĉante iras, ĉar
venis nun la fungoj!
Sub gajega melodi'
ilin enkorbigas mi
per tranĉil' kaj ungoj -
ho, vi belaj fungoj!

En aŭtuna la arbar'
velkis jam la floroj,
sed la fungoj sen avar'
brilas en koloroj:
blankaj, ruĝaj, kun ĉapel'
sur bastono - jen ombrel'!
kelkaj brilas oraj -
ho, tre belkoloraj!

Kelkaj gustas kiel pom',
estas ja bonvenaj,
sed danĝeraj al la hom'
estas la venenaj!
“Necesegas la esplor'! -
Grava pli ol la kolor',” -
diris mia avo -
“estas la enhavo!”