La kanto de la ruĝa armeo

Esperanta tekstoAug. SCHWENK
Tipotraduko

Teksto

La mondon kiu ekŝancelas,
Sklavjugon kiu rompas jam?
Ferĉenojn kiu spliti celas,
Flag-tenas en bataloflam'?
Despoton kiu igas tremi,
Lin paligante ĝis ekstrem'?
Liberon kiu volas semi,
Al mort' spitante kaj subprem'?

Rekantaĵo:

Estas la ruĝa arme'
Hardita en batalo.
Sur step' de Rusi' flamis tre
En neĝo l' unua signalo.
Estas la ruĝa gvardi'
Gvidanta nin al hel'
Jam armiĝu ni, jam armiĝu vi.
Kun ruĝa arme' ĝis cel'!

Kolonojn ŝtatajn kiu ŝiras,
Popolon ligas al popol'?
De venk' al venko kiu iras,
En fido al la propra vol'?
Protektas kiu al sovetoj,
Agante kontraŭ tirani'?
Batalas kiu por proletoj
Kaj posta homgeneraci'?

Rekantaĵo

Kaj post la grandaj venkohoroj
Travivos filo kaj filin'
Pri kio revis niaj koroj. —
Tombeja tero kovras nin.
Tintado tiam eksonoros
Levante sin de sur la ter'.
Kaj niaj nepoj kantogloros:
Zorgpenis kiu pri liber'?

Rekantaĵo