La knabin' Akna

Teksto
Muziko
Sidónio MURALHA & Manuel FREIRE
E-tekstoAntónio MARTINS

1997.04.01

Teksto

Knabin’ Akna sin rigardis sur spegulo:
Rigardis nuda formetinte la vestaron.
ŝi vestitas nun per ruĝmakulo,
senmove, kuŝe sur la trotuaron.

Iam antaŭe multis ĝojo kaj malordo,
sed dum balo neniu al ŝi dancproponis;
mortis la revo en ŝia juna korpo,
plorfluiĝis la vivem’ kiu ŝin spronis.

«Ino freneza», oni taksis pro troploro,
ĉiu ajn al ŝi alportis po konsilo
sed neniu, neniu, neniu kisis ŝin amore
kaj la knabin’ Akna sin rigardis sur spegulo…

Jam poste oni la fenestron fermis
kompatis najbarar’: «kor’ panja pece»
bedaŭris l’ amikar’: «ŝi ne meritis!
ŝi estis simplanima — kaj honesta
kondutis ĉiam dece…»

Kaj al ŝi kison surfrunte restas —
la taŭgaj kisoj ĉar ja neniu, neniu
ŝin alportis dum ŝi vivis al plezuro…
«La knabin’ Akna kondutis ĉiam dece…»
…Kaj plupendas la spegulo sur la muro.