| E-teksto | F.D. Murphy | 
|---|
Laŭ la muziko de “My Bonnie is over the ocean”
La unua versio estas Esperanta “popolarta”, la dua estas traduko de la origina kanto.
     G
Sur montoj kaj step' indianoj
                    D
ĉasadas kun ruĝfamili'.
     G
Kaj se vi postulas parolon,
    C       D           G
kanjono respondas per kri':
Refreno:
En densa Afrika ĝangalo
sovaĝaj nigruloj sen Di'
jam solvis la lingvan problemon, 
per tam-tam' disiĝas la kri':
Refreno
Ĉe norda poluso eskimoj
Loĝadas en neĝo glaci`
Kaj kiam parolo necesas
Trans blanka dezert` sonas kri`
Refreno
Sur tuta ĉi vasta terglobo, 
en urboj de ĉiu naci'
troviĝas la samideanoj, 
soniĝas la tutsama kri':
Refreno
Indianoj, eskimoj, nigruloj, 
urbanoj, kaj buboj, kaj ni
jam uzas la Zamenhof-lingvon, 
do vivu, prosperu la kri':
Refreno

La nomon 'Bonnie' prononcu: 'Bani' !
Post mar' mia Bonnie forestas, post la oceana senlim'
Post mar' mia Bonnie forestas, revenu li el malproksim' .
Refreno
Ho, revenu, venu li el malproksim' al mi
Ho, revenu, revenu li el malproksim' !
Ekblovu la ventoj el maro, al la oceana senlim'
Ekblovu la ventoj el maro, redonu lin el malproksim' !
Refreno
Dum nokto pasinta mi sonĝis kaj tial min pezas la tim'
Ke plu mia Bonnie ne vivas, pereis li en malproksim' .
Refreno
Post longa penad' kaj turmento,
jes, venis ja fine la tag';
Ekflirtis en freŝa la vento
tutmonde la verdstela flag':
Refreno:
Esperanto - estas la lingvo por ni, por ni!
Esperanto - ja estas la lingvo por ni !
Sur monto, en val' fruktodona,
en urbo, vilaĝ' kaj kampar',
eksonis la kanto belsona.
de nenombrigebla fratar':
Refreno
En neĝo  ĉe  globaj polusoj,
en  varmo   de  granda  ĝangal',
ĉe  ĉinoj   kaj   angloj   kaj   rusoj,
triumfis  la akra  signal':
Refreno
Survoje de fora stelaro,
raketoj en grandformaci',
urĝadis tra spaca la maro
gvidataj al teron de l'kri':
Refreno
En  Unuiĝintaj   Nacioj
de   tuta la delegitar'
audiĝis  tre  laŭte  la krioj
sen helpo  de  tradukistar':
Refreno
Eĉ Breĵnev kaj Carter kunsidis
kun Hua en ĉina hotel',
babilis kaj ludis kaj ridis
kaj kantis sub verda la stel':
Refreno
“Neniam plu lingvaj problemoj
kaŭzigu militon en mond'!”,
proklamis la tri' kun manpremoj
kaj kantis denove en rond' :
Refreno
Varmkora estiĝis la mondo,
paciĝis ja ĉiuj popol',
influe de granda la rondo
marŝanta sub verda simbol':
Refreno
Jes, bela fariĝis surtera
la vivo de ĉiaj estaĵ',
ŝanĝiĝis la tempo mizera
per helpo de verda miraĵ':
Refreno
malrapide!
Subite de l'tuta epoko
plu restis neniu ol mi,
ĉar el la ĝardeno de l'koko
eksonis vekiga la kri':
Esperanto - estas la lingvo por ni, por ni!
Esperanto - ja estas la lingvo por ni!