La kukol' kukolas (pola)

E-tekstoJ. MIELCAREK

Teksto

La kukol’ kukolas,
knab’ knabinon volas.
Li pompas, nobelas,
pro fiero ŝvelas.

Refreno:

Kuku, kuku, a-a, a-a,
odiridi, odorididine,
odorididine uha!

Knaboj, miaj knaboj,
al kio vi fidas.
Ĉu surtutojn, kiujn
po unu ni vidas.

Refreno

Facilas rekoni
knabon pavemulon,
fiero en kapo
kvankam poŝe nulo.

Refreno

La kukol’ kukolas,
serĉas la knabinon,
stulta, kiu volas
riĉan fianĉinon.

Refreno