La laboruloj de l' mondo

MuzikoJ. R. V. D. GLAS
Esperanta tekstoB. RIJPSTRA
Tipotraduko
Originala plenumoDe werkers der wereld
Originala tekstoS. FRANKE

Teksto

Blovu trumpetojn kaj per klarionoj,
Sonu la ŝalm' kaj tambura lamen';
Ke forte tondradu la paŝ' de l’ milionoj,
Libero nun venas, rompiĝas katen'.
Blovu trumpetojn kaj per klarionoj,
Libero nun venas, rompiĝas katen'.

Flirtu nun alte, standardoj kaj flagoj!
Kun flagoj flagrantaj luktante al ben'!
Popol' de l' laboro, al festaj venktagoj;
Libero nun venas, rompiĝas katen'.
Flirtu nun alte, standardoj kaj flagoj !
Libero nun venas, rompiĝas katen'.

Lok' por laboro, kaj for malhelpilojn!
Sin levas popol' en socia aren'.
For la remparon kaj for la barilojn!
Libero nun venas, rompiĝas katen'.
Lok' por laboro, kaj for malhelpilojn!
Libero nun venas, rompiĝas katen'.

Rajt' al popolo, por ĝia laboro,
Frapu tamburon, dandiradomden;
Tremu, tiranoj, alarmas sonoro:
Libero nun venas, rompiĝas katen'.
Rajt' al popolo, por ĝia laboro,
Libero nun venas, rompiĝas katen'.