La mazurko sub la pinoj

TekstoCharloun RIEU
Muzikolaŭ melodio La Petite Voisine, XIX-a
Esperanta tekstoRené DESHAYS
Tipotraduko
Originala titoloLa mazurka souto li pins

1 Ho belaj knabinoj,
Amemaj junuloj,
La rozo ekfloras,
Tiel al ni plaĉas ;
Ĉar mun estas festo
Iru ni ĝin preni,
ĉar en simpla danco
La koroj plezuros.

Refreno:
Rapidu la horo pasas,
Neniu malfrue restu,
La mazurkon, ĉarman dancon,
Tuj faru sub la pin'.
Rapidu la horo pasas,
Neniu malfrue restu,
La mazurkon, ĉarman dancon,
Tuj faru sub la pin'.

2 Nun la muzikisto,
Kun vestoj dimanĉaj
Ne longe malfruos:
Li devas komenci…
Audu, de Alpioj
Tamburino sonas :
Vigligas nin tio,
Instigos al danco.

Refreno:

3 ĉu brunaj, ĉu palaj,
En parfuma blov'
Kun manoj sur ŝultro
Senkulpe ni ĝojas.
Laŭtakte ni dancu
Sub verdaj pinbranĉoj
Gepatroj rigardas,
Neniu mallaŭdos.

Refreno:

4 Post danco finita,
Duope ni venos,
En la kampdometon
Sub la kastelturo.
Kaj feste ni trinkos
La vinon muskatan
Por pli memorigi
La dancon mazurkan.

Refreno: