| Esperanta teksto | M. C. BUTLER | 
|---|---|
| Tipo | traduko | 
| Originala titolo | There was a Jolly Miller | 
Loĝadis brava muelist'
ĉe la rivero Dee;1)
de frumateno ĝis vesper'
laboris gaje li.
Alaŭde dum la tuta tag'
li kantis tion ĉi:
“Atentas mi pri neniu ajn,
kaj neniu ajn pri mi!”
“La muelejo estas ja
patrin', infan', edzin';
mi ĝojas esti apud ĝi,
kaj restos ĝis la fin'.
Al kuracisto aŭ leĝist'
neniam pagis mi:
atentas mi pri neniu ajn,
kaj neniu ajn pri mi!”