La norvega nacia himno

Esperanta tekstoH. Bonnevie
Tipotraduko
Originala titoloJa, vi elsker dette Landet
Originala tekstoBjørnson

Teksto

Jes, ni amas nian landon,
montojn apud fjord'.
Sulkis mar' kaj vent' la strandon:
nia hejm' en nord'!
Amu ĝin, memoru pie
la gepatrojn ni!
/: Ĉarme nin revigas ĉie , ĉie
sagahistori'! :/

Kamparano kaj urbano,
dank' al granda Di'.
Tra mallum' per forta mano
landon savis Li.
Tra de l’ patroj la mortfaloj,
de l’ patrinoj plor'
/: nian rajton post bataloj
donis, donis la Sinjor'. :/

Jes, ni amas nian landon,
montojn apud fjord'.
Sulkis mar' kaj vent' la strandon:
nia hejm' en nord'.
Ĝin al venko el mizero
gvidis, patroj, vi:
/: tuj defendos, se danĝero,
ĝian , ĝan pacon ni! :/