La Numerela bordo

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIla_numerela_bordo.mid

Noto: En la juna kolonio nur altrangaj viroj havis la rajton posedi landon, kaj ili fariĝis tre riĉaj bienistoj. Post longa tempo enmigruloj kaj ankaŭ ekskondamnitoj estis permesitaj aĉeti malgrandajn parcelojn, malgraŭ la opono de la riĉuloj. Responde al tio, la pioniroj kelkfoje ŝtelis la brutojn de la bienisto.

Teksto

Estas eta paca valo ĉe la Numerela bord',
Kie mi pasigas tagojn de trankvil'.
Kaj en mia pionirbieno vivas mi sen zorg',
Maljungante bovojn de l'ŝarĝveturil'.
Al la bovoj diras mi,
“Ne plu konfiskiĝos vi,
Dum paŝtiĝas vi ĉi tie kun liber',
Ĉar vi kuras, kuras, kuras sur parcel' de bovŝtelist',
Ĉe la bord' de Numerela river'.”

Kiam steloj brilas kaj aperas kun helec' la lun',
La ĉevalojn selas ni kaj rajdas for.
Bovojn de la bienist' ni enkortigas en mallum',
Kaj brulmarkas ilin antaŭ la aŭror'.
Ho bovido ridu vi
Je la bienist' ĉar li
Ne denove vidos vin sur sia ter'
Ĉar vi kuras, kuras, kuras sur parcel' de bovŝtelist'
Ĉe la bord' de Numerela river'.
Tre malĝoja situacio, ĉu?