La plej amata

Originala titolo“Самая любимая песня”
MuzikoOleg Mitjajev
Originala tekstoOleg Mitjajev
Originala plenumoOleg Mitjajev
Tipotraduko
E-TekstoIrina Simbirjova
Esperanta plenumoAleksandr Ĥrustaljov

Teksto

Dm Gm A7 Dm

Estis vi sur granda ter' plej amata mia hom',

Dm Gm A7 Dm

Mian koron venis vi kvazaŭ la aŭror'.

Dm Gm C F

Sur la vitroj pentris mi sonojn de la kara nom',

Gm Dm Gm A7

Ĉerpis farbojn el esper' kaj folia or'.

Dm Gm A7 Dm

Arboj senkoloris pro malvarma suno,

Gm Cmaj Fsus A7

Speguliĝis en fenestra blu'.

Dm Gm A7 Dm

Farbis sakramente mondon la aŭtuno,

Gm Cmaj Fmaj A7

Ne promesis la miraklojn plu.

Laŭ la splitoj de la tag' mi vagadis en mallum',
Sonĝe paŭzis granda urb' sub foliofal',
Sonĝe dormis la korvar' en karesa ventbrakum'
Kaj lumetis via trajt' tra la stela bal'.

Regis sur kovril' senbrue la folioj,
Ŝvebis je proksima uragan'.
Legis ilin mi al vi leterojn kiel
Laŭ konturoj de l' folia man'.

Havas ĉiu histori' la momenton de l'finiĝ',
Al la nova fantazi' nin forportas viv'.
Multajn kantojn aŭdis mi, sed en harmonia riĉ'
Ne ekzistas kant' por mi bela pli ol vi.

La-la, la-la-la-la-la-la-la-la-la-la, ….