Merkredonokte terura kaoso
Krevita ŝuo kaj mava frizuro
Oni renkontiĝas kiel en Kamboĝo:
Sufoka humideco, piso sur muro
Strikte konfidenca la misio
Gvide de profesia instinkto
Fadena vojplano, subita devio
Troviĝos nur nigra vinkto
Refreno:
Pordisto! Vidu alidirekte
Kia stranga lumo, nifo tie surteriĝas
Drinkestro! Ne lasu nin neglekte
Ĉar la kara gorĝo de atendo dezertiĝas
Sed drinke kantemiĝas:
Oj! Oj! Oj!
Merkredonokte terura kaoso
Krevita ŝuo kaj mava frizuro
Oni renkontiĝas kiel en UK:
Sufoka humideco, piso sur muro
Strikte konfidenca la misio
Gvide de profesia instinkto
Fadena vojplano, subita devio
Troviĝos nur nigra vinkto
Refreno:
Pordisto! Vidu alidirekte
Kia stranga lumo, nifo tie surteriĝas
Drinkestro! Ne lasu nin neglekte
Ĉar la kara gorĝo de atendo dezertiĝas
Sed drinke kantemiĝas:
Amikoj, ni ja ĉiuj hodiaŭ kunas
por unu plia je avo Zamenhof
Refreno:
Pordisto! Vidu alidirekte
Kia stranga lumo, nifo tie surteriĝas
Drinkestro! Ne lasu nin neglekte
Ĉar la kara gorĝo de atendo dezertiĝas
Oj! Oj! Oj!