La printempa degelo

Teksto

Ĉiam printempe, dum la neĝ’ degelas,
kaj reapres akvo sur glaci’
grunda odoro min al vago pelas,
kial mi ĝojas, tion scias Di’.
La malproksimoj vagemule plenas,
Dum la vojaĝo, sunoplena temp’,
/: La magra Joe kaj ceteraj nun
revenas al kampadej’, Vivu la printemp'. :/

Kiu ekflaris grundon vekiĝantan
ĉiam sin sentas vekiĝanta mem
je hom' enua, ĉion envianta
estas printempo la medikament'

Koroj frostiĝu de la altranguloj
indiferentaj al ĉiu afer'
tiam ni povus ankaŭ por futuro
savi naturon sur la bela ter'.