La rompiĝinta ringeto

AŭtoroJ. v. Eichendorff
E-tekstoZanoni
Origina titoloIn einem kühlen Grunde

Teksto

En freŝa val' rondiras
Muela rad' kun bru';

Ŝi, kiun mi sopiras,
Ne loĝas tie plu.

Min ami ŝi promesis
Kaj donis ringon, sed

La ĵuron ŝi forgesis,
Rompiĝis la ringet'.

Mi volus muzikante
Vagadi tra la mond'

Kaj ludi miajn kantojn
Ĉe ĉiu dom' de l’rond'.

Mi volus fluge rajdi
Militon sur ĉeval',

Kampadi apud fajro
Dumnokte post batal'.

La muelrad' rondiras,
Min kaptas malesper',

Al morto mi sopiras,
Ekhaltus la sufer'.