La ruĝaj maristoj

MuzikoMelodio de Verflossen die Nacht…
Esperanta tekstoBURGER
Tipotraduko

Teksto

Forpasis la nokto, vekiĝas la tago:
Antaŭen nun ruĝa ŝipar'!
Ni ruĝaj maristoj ja spitas ventegojn,
— Ĉar ni: l' avangardo sur mar'!

Rekantaĵo:

/:Ekprenu pafilojn, kanonojn
En ŝakt', en fabrik' kaj sur ŝip'!
Portadu en iujn regionojn
Ruĝflagon de la emancip'! :/

Ni — en la fabrikoj, ni — filoj de l'maro
Kun volo al venk' kiel ŝtal'1
Laboron ni ŝatas, la maron ni amas,
— Ne scias pri tim' en batal'!

Rekantaĵo

Ankoraŭ popoloj portadas katenojn
Kaj rajton vualas nubar',
Sed flirtas eĉ tie jam ruĝaj standardoj
Kaj vokas “Potemkin” al far'!

Rekantaĵo

Ventegoj nin skuas, la ondoj bruegas,
Sed kreskas la ruĝa parti'!
Ja ni komunistoj kaj ruĝaj maristoj,
“Unuaj” — en vic' estas ni!

Rekantaĵo