La sorĉa ŝalo

Teksto

Du pingvenoj frostomortis,
Tri eskimoj aĉe vortis,
Ĉar iliaj nazoj frostis,
Kiam ili fiŝojn rostis,

Mi promenas dande, frande,
Tra Parizo rand'-ĝis-rande,
Ĉar sur monto kaj en valo
Min protektas sorĉa ŝalo.

La plej longa de la mondo:
Kvarcent okdek kilometrojn,
De Maribor' ĝis Subot’o,
Plus ja tridek centimetroj!

Sed nek longo kaj nek denso
Donas al ĝi varmon, ĉarmon,
Lertaj manoj, nobla penso,
Trikis en ĝin korovarmon.