La sunfilino

TekstoEmese HATVANI
MuzikoLászló PÁSZTOR
E-tekstoPéter RADOS
KantasAnjo Amika

Teksto

Aŭrore jen sin eklevis triste pala radi'
Venis de l’Sun' teren, ne sciis ĝi
De kie iras rea voj' de l’ tero al la granda Di'.

Pala radi', surtere varmo iĝis la Sunfilin',
Belegan lumvestaĵon havis sur tali',
Palan vangon turnis al ĉielo, vidis hejmon ŝi.

Refreno:

Flor' veku vin! Por ke ŝi ridu al vi,
Knab' veku vin! Por ke ŝi kisu al vi,
Hom' veku vin! Surtere mankos vivo sen la Sunfilin’.

Restis ĝis nokt' kaj ĉiu ŝin ekamis ĝis la vesper'
Radio pro l’ekkono de l’ama bel'
Lernis ĝoji pri la amo de la homoj sur la ter'! (ripetu ekde refreno)