La urbo tendara

MuzikoO. Felcman
TekstoM. Taniĉ
E-tekstoK. Gusev
MIDIla_urbo_tendara.mid

Teksto

Mi loĝas en tajgo sen plend'
Pri nia vagula destin',
Kaj plaĉas al mi nia tend' -
De la brigantinoj fratin'.
La vojo de nia esplor'
Sur mapoj aperos kun glor',
Kaj floto-tendar'
Navigas sen bar'
Plenvele tra maro-arbar'.

Ni tenas en sakoj en ver'
La urbon kun hidrostaci',
Kaj plaŭdas al ni la river':
“Estonten navigas nun ci”.
Ĝi tien, al rando de l'ter'
Malofte alflugas leter',
Kaj floto-tendar'
Navigas sen bar'
Plenvele tra maro-arbar'.

Do venu al ni, amikin',
Al nia urbeto-tendar',
En kiu vespere sen fin'
Sopiras pri vi la gitar'.
Petrolo lumigas nun nin
Ferdeke de la brigantin',
Kaj floto-tendar'
Navigas sen bar'
Plenvele tra maro-arbar'.

Dezerto ne estos plu, ĉar
Jam kreskos la urb' tie ĉi,
Per nomoj de vi, amikar',
Eknomos sin stratoj de ĝi.
Sed ĉiuj ni estos jam for
En tendoj de nova esplor',
Kaj floto-tendar'
Navigas sen bar'
Plenvele tra maro-arbar'.