Laboru!

Aŭtorousona popolkanto
E-tekstoPaul Benneman
MIDIlaboru.mid

Teksto

Baldaŭ la nokto venos,
tial laboru nun;
en freŝa ros' laboru,
eĉ sub arda sun’ —
kiam en tago hela
vigle elkreskas flor';
baldaŭ ja venos nokto,
fino de l’labor.

Horoj de 1'tago lumaj
trovu vin en labor';
certe ja ankaŭ venos
ripoziga hor'.
Ĉiu minut' fluganta
iel riĉigu vin —
baldaŭ ja venos nokto,
pen-labora fin'.

Seninterrompe fluas
sablo de l’vivo for —
tial kolektu garbojn
dum matena hor';
kiam la ora kampo
benas vin per esper',
dolĉan ripozon donos
pace la vesper'.