Lasu Min (Supernova)

Teksto

Jen, prave, fia solidar'
Ŝi venis, amikine
Vi min avertis pri l' erar'
Mi blindis plu, senfine

jen mi, fraĉjo, la kobaj'
de falsita gaj'

Refreno

bovoj flugantaj en l'aer'
mil koloroj en la suba Ter'
kaj riveliĝas ĉia ver'

Al la plej alta nivel'
Mi ne evitos daŭri
Flugante tra la ĉiel'
Ne estas temp' por halti

Plafono en ĉiel'
Forĵetis min al fal'
Flugilo sen anĝel'
Kaj la viv' vuale

hej, lasu min
Mi ne volas flugi plu
batu mia kor'
kaj revenu mia viv'

jen sub la jugo de la deco
ĉu rajtas mi je rekomenco ?
ĉu rajtas mi je rekomenc'…