Macky Messer

MuzikoKurt WEIL
TekstoBertold BRECHT
E-tekstoPavo
MIDImacky_messer.mid

Teksto

Montras ŝarko la dentaron,
vastvidebla estas ĝi.
Kaj Macheath havas tranĉilon
sed nenion montras li.

Jen dimanĉo ĉe la strando
kuŝas mortigita hom',
kaj foriras iu ombro
Macky Messer lia nom'.

Kaj Schmul Meier oni serĉas.
la riĉulo estas for.
Lian monon havas Macky
sen makulo je l' honor'.

Jenny Towler, per tranĉilo
mortigita kuŝas ŝi.
Preteriras Macky Messer
kaj nenion scias li.

Sep infanoj kaj la avo
ĉe Soho en la bulaĵ'.
En l'amaso Macky Messer
ne sciante pri la aĵ'.

La vidvino ne plenaĝa
bonkonata estas ŝi.
Perfortita ŝi vekiĝis,
Macky, kia prez' de vi.