Maja kanto

MuzikoOtto W. De NOBEL
Esperanta tekstoB. RIJPSTRA
Tipotraduko
Originala tekstoP. H. V. D. WAL

Teksto

Nun tago de lukto, nun tag' de feliĉ',
Al veko de l' mondo nun nia dediĉ',
Alvok' por dungitoj, la sklavaj!
Laboran vestaĵon, ilaron nun for,
Tra urboj, vilaĝoj tondradas sonor':
Batalu por rajtoj plej gravaj!
Nun tagon: Liber'!
El nigra mizer'.
Kaj ĝoje ni krias, malgraŭ larmoj kaj plagoj:
La lukta triumf' iras kun niaj flagoj!

Sin montras nun klare, al mond', nia glor',
Aperu do, lukta arme' de l' labor'
Kaj veku la stultan dubulon!
Vi estu ekzemplo, vi estu model',
Hontigu mokinton en saĝa duel',
Ne havu eĉ etan skrupulon!
Ni tiras sen tim',
Malgraŭ ĉia reĝim',
Hodiaŭ la homojn el nigra doloro,
Kaj ilin arigas sub flag' de l' laboro!

Ni festas kun ĝojo, ni festas kun gaj',
La vivoleviĝon, l' unuan de maj';
Nur lukte ni inde ĝin festas;
Influon jam perdis mensog', apati',
Dum entuziasma ribelo de ni,
Kaj ĉie luktpretaj ni restas!
Ni, unu en kor',
Ĉe l' fest' de l' labor'.
Rigardas tra nuboj de larm' kaj doloro:
La ruĝan standardon en bril' de la gloro!