Mandalay

TekstoRudyard Kipling
Esperanta tekstoPoul Thorsen

Teksto

Ĉe l’ Mulmejn-pagodo olda, ĉe la mara elegi',
knabineto burma sidas, kaj ŝi pensas nur pri mi;
siblas vent' en palmoj, tintas sonoriloj templaj: Hej,
retrovenu, brita Tommi, venu re al Mandalej!“
Venu re al Mandalej,
la malnova flotilej',
ĉu vi aŭdas la pagajojn de Rangun al Mandalej?
Sur la voj' al Mandalej
svarmas flugofiŝoj plej
dum la sun' levigas tondre el Ĉinio trans Golfej'!

Ŝia jupo estis flava, tute verda ŝia fez',
ŝi nomiĝis Supi-yaw-lat, laŭ reĝin de Theebaŭ, jes,
kaj ekvidis mi ŝin fumi cigaregon blankan, dum
ŝi idolon kisis kriste — sen kalkul' al kisa sum':
Kotfarita la idol' —
Granda Buddo laŭ titol' —
lasis ŝi idolon, kiam mi ekkisis ŝin laŭvol'.
Sur la voj' al Mandalej —

Dum nebulis rizokampoj kaj subiris suno, ho,
ŝi ekludis sian banjon, kantis la Kulla-lo-lo!
Brak' en brak' kaj vang' ĉe vango vidis ni en la haven'
vaporŝipojn kaj la hathis laborantajn en katen'.
Elefantoj kaj lignaj'
en malseka, kota marĉ’,
kie pro la silentego mankis por parol' kuraĝ'!
Sur la voj' al Mandalej —

Sed ĉi ĉio malaperis — longa tempo, fora ej',
kaj neniuj tramoj iras de la Bank' al Mandalej;
kaj travivas mi en London sperton de la ekssoldat':
ke post vok' el oriento, ĉio restas surogat'.
Mi sopiras al neni'
krom la spicaj gustoj, vi,
sun' kaj palmoj, sonoriloj, kiuj tintas pli kaj pli.
Sur la voj' al Mandalej —

Naŭzas min difekti plandojn sur ŝtonaĉa la pavim',
damna finebul' febrigas min ĝis ostoj kaj anim';
konas kvindek servistinojn mi de Chelsea ĝis la Strund,
babiladas ili amon, sed praktikas nur laŭ kvant'!
Man', vizaĝo — nur viand',
Dio! Kia cerb-malgrand'!
Estas bela dolĉa ino en pli pura, verda land'!
Sur la voj' al Mandalej —

Ŝipu min al oriento, kie estas sen signif’
bon', malbon' kaj Dek Komandoj, kaj potencas la soif!
Sonoriloj templaj vokas, mi sopiras tien, ĉar
ĉe l’ Mulmejn-pagodo olda estas vasta vid' al mar’.
Sur la voj' al Mandalej,
la malnova flotilej',
kun februloj sub ombriloj iris ni al Mandalej!
Sur la voj' al Mandalej
svarmas flugofiŝoj plej
dum la sun' leviĝas tondre el Ĉinio trans Goliej’!