Marĝanĝa

Cigana popolkanto, traduko de Ludmila Novikova

Teksto

Ho, rigard', rigard', rigard',
Plena de la, plena de la juna ard'.
Plena de la, plena de la ampromes',
Igas al la, igas al la sinforges'.

Refreno:

Marĝanĝa, Marĝanĝa, venu vi!
Sen vi morti, sen vi morti povas mi.
Mi atendas, mi atendas ĝis maten'.
Kaptis koron, kaptis koron amkaten'.

Ĉu vi trompis, trompis min?
Ĉu ne lasas, ĉu ne lasas la patrin'?
Ĉu vi dormas, ĉu vi dormas sen dolor'?
Sole tremas, sole tremas mia kor'.

Refreno