Marŝo de l' laboristaj esperantistoj

Muzikomelodio de: Ruĝgardista marŝo
Tipotraduko
Originala tekstoV. N. DEVJATNIN

Teksto

Fratoj, antaŭen sen timo,
Post kondukanta nin stel',
Kun la esper' en animo,
Al forloganta nin cel'!

Estas ne longa la vojo,
Kiu nun restas por ni:
Baldaŭ ni vidos kun ĝojo
Morton de la tirani'!

Ni suferadis sufiĉe,
Sed nun finiĝas sufer'
Kaj devas vivi feliĉe
Ni, posedantoj de l' ter'!

Estas ni ĉiuj popolo
De l' sama lando-patrin',
Kaj sama celo kaj volo
Nun unuigas ja nin!

Ĉiuj ni volis liberon
Por la proletariar',
Kaj liberigi la teron
De la burĝaro kaj car'!

Kaj plenumiĝis la volo
De la proletariar':
Regas de nun la popolo
Kaj malaperis la car'!

Ĉie la burĝ-plutokratoj
Estas en la agoni',
Kaj alilande la fratoj
Manojn etendas al ni!

Marŝu do, fratoj, sen timo
Post kondukanta nin stel',
Kun la esper' en animo,
Al forloganta nin cel'!