| Teksto | Joan Manuel SERRAT | 
|---|---|
| Muziko | Joan Manuel SERRAT | 
| E-teksto | Antonio VALÉN | 
| Kantas | Joan Manuel SERRAT | 
search?q=iru8mom7eilg&btnI=lucky
Instrumenta enkonduko
 Am7 Bm4 Am7 Bm4 (x4)
1.Am7          Bm4  Am7
 Eble ĉar infana mi
           Bm4     Dm6   E7+9 E7-9      
daŭre via-strande ludas,
Am7           G    C
 eble ĉar la am' unua 
          E7     Am7  
en kanejo dormas nun;
        G      F+7 
tial do via parfum'
        G7      Csus4 C 
min akompanas alglua,
Dm6       Bb7-5  Am7  G
 tial do ĉe via bordo
F+7           Esus4    E      E7+9 E7-9
 restas ludo, am' kaj zorgo. Mi, 
2. (ripeto de akord-skemo)
kies haŭto gustas jam
l' akran ploron enverŝitan
de popoloj cent en maron
-Ĝibraltar' ĝis Istanbul'-
por ke venku la lazur'
la vintro-noktan vualon.
Ofta misfortun' doloraF+7         E7    Am7 
igis vin profunda-kora.
3.Dm7      G7      C+7
 Alkutimiĝis l' okuloj
             F+7   Dm6
al ruĝaj krepusko-luloj
           E7      Am7    Bm4
samkiel lontan' al disto.
Dm7              G7    C+7
 Kantas mi se l' vino bonas,
            F+7  Dm6
ludemas kaj fanfaronas
            E7  Am7    Bm4
kun koro de navigisto.
Dm6        E7-9       Am7 Bm4
Sed ĉe la mar', ĉar min,
Dm6  E7-9        Am7  Bm4
 min lulis Mediteraneo,
Dm6  E7-9        Am7 Bm4   Am7 Bm4
 min lulis Meditera - ne - o.
ĉiu venonta strofo sekvu la korespondan akord-skemon
1.
Vi alvenas kun petol'
la vilaĝon flirte kisi,
sed vi, post momenta kuno,
ludas re kaj re sen fin'
kvazaŭ estus vi virin'
en rava gudra parfumo
kaj alloga kaj amika
kaj ĉiama kaj timiga. Ve!
2.
Kiam tagon de fatal'
venos preni min la Morto,
fratoj, ĉe aŭtuna vento
tranĉu ŝnuron sen dolor',
ke disrompu kun sonor'
mian boaton tempesto
kaj sepultu min fidele
apud-mare al-ĉiele.
3.
En dekliv' de spino-monto,
pli alte ol horizonto
por vidi la mar-ebenon.
Korpo ludos simfonion:
verdigos mi la pinion,
bluigos la rosmarenon.
Ĉiam ĉe l' mar', ĉar min,
min lulis Mediteraneo,
min lulis Mediteraneo,
min lulis Mediteraneo.
Lajlajla…