Muziko | Johannes Mueller |
---|---|
Esperanta teksto | Johannes Mueller |
Tipo | nova teksto |
Originala plenumo | Johannes Mueller |
Originala teksto | Johannes Mueller |
Suno, nuboj, vento, tero
Mi staras ĉi tie
ĵus meze de ĉio
kaj mian vizaĝon tenere karesas la vento
Tenere brilas la suno
blua griza nubaro
ventorikoltiloj dancas malrapide ĉe la horizonto
Refreno:
Kaj mi sentas min
meze de ĉio
Kaj mi sentas min
ano de ĝi
Arbaro, kamparo, rivero, naturo
Mi staras ĉi tie
ĵus meze de ĉio
kaj ĉirkaŭ mi la arbara ĉiamfreŝa aero
Naturan sonodoron
mi aŭskultflaras
dum mi naĝas en tutklara pura akvo de rivero
Refreno
Kolegoj, parencoj, amikoj, rilatoj
Mi staras ĉi tie
meze inter vi
kaj mian menson ĝuigadas via multjara ĉeesto
Interesaj diskutoj
teneraj brakumoj
La vivo kun vi estu granda tutvespera karesfesto
Refreno:
Kaj mi sentas min
bona inter vi
Kaj mi sentas ke mi
volas esti kun vi