Enhavtabelo



Mi aŭdis kanti Birdeton

Muziko(popola)
Esperanta tekstoAntónio MARTINS-Tuválkin, 1993.02
Esperanta plenumo
Tipotraduko
Originala teksto(popola)

Fragmento (kvazaŭa refreno) el pli longa peco nomata Alentejo quando cantas.

Teksto

Mi aŭdis kanti birdeton
fru-(je la kvara)-matene;
ĝi gaje kaj ĝoje kantis
dum karulin’ dormis ene.

Pro tiel lerta kantado
ploris mia karulino…
Fru-(je la kvara)-matene
ĝi kantis ĉe ŝia sino.

Eksteraj Ligoj

https://web.archive.org/web/20070313000531/http://www.tuvalkin.web.pt/terravista/guincho/1421/kantpt2.htm#passarinho Ambaŭ tekstoj