Mi bobelojn grandajn blovas

Teksto

Mi bobelojn grandajn blovas,
Ili flugas en l'aer’.
Sen ia cel’, Preskaŭ al ĉiel',
Ĝis la moment' de malaper’.
Ĉu mi ilin trovas
Ie sur la ter’?
Mi bobelojn grandajn blovas.
Ili flugas en l'aer’.