Mi el via viv'

Muzikohungara popolkanto
Origina titoloElmegyek az életedből

Teksto

Mi el via viv’ foriros,
sed eĉ larmo ne ekbrilos
en okulo mia,
vian vivon mi evitos,
vi neniam min revidos
laŭ deziro via.

Ĉiuj revoj dissplitiĝis,
serĉis ni, sed ne troviĝis
kiu el ni kulpas,
sed ni scias kaj vi sentas,
kiu sorto nin atendas,
kio nun rezultas.

Kaj se vi ne povas dormi
dum la longaj noktoj pro mi
kaj ĝenploros amo,
sciu do en la foro
min turmentas amdoloro
kaj suferas same.

Donu la maneton vian
kaj disiĝu ni por ĉiam
sen kutima ĝiso;
do forgesu mian amon
kaj ne sentu ĝian flamon
en mia mankiso!