Mi havas du manetojn

Teksto

Mi havas du manetojn,
du etajn fratinetojn,
jen unu kun alia
kunludi ili scias.

Mi havas du kruretojn,
petolajn du fratetojn,
jen unu post alia
poskuri ili scias.

Mi havas okuletojn,
ĉielajn du steletojn,
ah, ili jen ploretas,
ah, ili jen ridetas.

Mi havas oreletojn,
malgrandajn du musetojn,
jen ŝajnas ili surdaj,
sed ĉiam, ĉion aŭdas.

En meze de l'vizaĝo
elstaras eta nazo,
arome ĝi divenas
manĝajon kiu venas.

Kaj havas mi buŝeton,
per kiu kun rideto
parolas mi kun plaĉo:
Ah, karaj panjo, paĉjo!