Enhavtabelo

Mia Loko

TekstoMia Loko
MuzikoEterne Rima
E-tekstoEterne Rima
KantasEterne Rima

Teksto

(karaokeo preciza)

ĉi tie mia loko - okcidenta Tokio
la plej bona repo, la plej bona stilo
parolas nun Eterne Rima rekte el Tokio
numero unu urbo, numero unu stilo

do kiam repas mi por vi, pli proksimen venu
ideologion mian tuj nepre vi komprenu
Eterne Rima - la profet' de la moderna skolo
ĉiam helpema, neniam kontraŭ via volo
mi esprimiĝas klare, rimojn kraĉas malavare
ĉion faras memstare kaj vi venas are
mi ŝatas tiun kiu stilon mian aprezas
ĝi sanigas vin kaj aliaj nur lezas
sed mi fekas sur aliajn, ĉar mi estas la unua
muziko ekscitiga, eĉ se foje brua
ĉar mi traktas serioze tion kion mi preparas
la tapiŝ' el floroj, sur podio nun mi staras
kore mi brakumas fanojn, ili sentas kaj komprenas
se vi min adoras, tiam certe mi vin benas
lernu de mi nun kaj mi montros ĝustan vojon
ĉu tion mi ripetu ankoraŭ unu fojon?

ĉi tie mia loko - okcidenta Tokio
la plej bona repo, la plej bona stilo
parolas nun Eterne Rima rekte el Tokio
numero unu urbo, numero unu stilo
ĉi tie mia loko - okcidenta Tokio
la plej bona repo, la plej bona stilo
parolas nun Eterne Rima rekte el Tokio
numero unu urbo, numero unu stilo

esti aŭ ne esti - ĉu vi iam pensis pri tio
gravas ĉiam bone koni guston de la emocio
elekti la aferon pravan, ne forgesi la malicon
montri al la putinidoj pugnon, ne cicon
por mi estas ĉiam nur unu ora regulo:
ĉiu kiu ĝenas estas forfikulo
kaculo kaj kiel ajn mi povas diri
klinu kapon homo kaj aprezu, tempo miri
ĉu mankas al vi saĝo, ĉu mankas la imago
mi agas nun libere kaj vi estas nur papago
mi faras ĉion lerte, mi scias tion certe
per teknika ago kreskas ja laboro sperte
finprodukto estas celo, bona repo, mielo
saltas ĉiu korp', nun ĝojas la orelo
kaj mi faras ĉiam tion, kion mi mem volas
mia stilo brilas, via koro molas

(buŝritmu!)

(umts, umts, pfff
pip, pip,
pip, pip,
pfff
umts, umts
pfff,
pip, pip - pip, pip, pfff
pip, pip, pfff)

ĉi tie mia loko - okcidenta Tokio
la plej bona repo, la plej bona stilo
parolas nun Eterne Rima rekte el Tokio
numero unu urbo, numero unu stilo
ĉi tie mia loko - okcidenta Tokio
la plej bona repo, la plej bona stilo
parolas nun Eterne Rima rekte el Tokio
numero unu urbo, numero unu stilo

Eksteraj ligoj