| Muziko | ĉeĥa popolkanto | 
|---|---|
| E-teksto | Jan Filip kaj Karel Filip | 
| Origina titolo | Hory, doly, černý les | 
| MIDI | montoj_valoj_la_arbar.mid | 
/: Montoj, valoj, la arbar', 
montoj,valoj, la arbar', :/
/: mi ne vidis l'amatinon 
en kampar', en kampar! :/
/: La vidintoj diru jam,
la vidintoj diru jam, :/
/: ke la koro konsoliĝu
en la am', en la am'! :/
/: Mi ŝin vidis en ĝarden',
mi ŝin vidis en ĝarden' :/
/: inter bela verda floro,
rosmaren', rosmaren'. :/
/: Ŝi deŝiris rozojn du,
ŝi deŝiris rozojn du, :/
/: metis en de Joĉjo liton
sen la bru', sen la bru'. :/
/: Kaj li bele dormos nun,
kaj li bele dormos nun, :/
/: li alvenos danki al vi :/
antaŭ sun', antaŭ sun'. :/