La kanto estas verkita laŭ malnova rusa milita marŝa kanto, la teksto nur IOMETE malkongruas.
Najtingal', najtingal', la birdet', 
lamente-ege kantas kanari'. 
Kantas foj', kantas du, kantas tri, 
post la kvara ne kantas kanari'.
Un'-du, un'-du, trist ne estas plag', 
naĝas dinozaŭro en Loĥneso-laĝ. 
Un'-du, un'-du, plaĝ ne estas mort', 
kantas kanari-iĉjo je la tuta fort'.
Un'-du, un'-du, mort' ne estas fin', 
naskis fi-infanon juna monaĥin'. 
Un'-du, un'-du, kantas kanari', 
marŝis preni urbojn la infanteri'.
Najtingal', najtingal', la birdet', 
kanari-iĉjo kantas kun lament'. 
Kantas foĵ, kantas du, kantas tri, 
post la kva-ara restas en silent'.