Enhavtabelo

Naskiĝis bebo

KantasAkordo
Esperanta tekstoRoel HAVEMAN
Tipotraduko

Teksto

Naskiĝis bebo por la mond';
La bril' de suno ĉiela
Paliĝas ĉe tia ĝojofont'.
Jubilas kanto anĝela.

Per manoj blankaj kiel marmor'
Ŝi metis lin en kripon.
Kaj kun tenera ama kor'
Ŝi kisis lian lipon.

Nun dormu, nun dormu infano de glor',
Konsolo, Dio, destino;
Mi estas patrino de l' Sinjor',
Kaj restis virgulino.

Eksteraj ligoj