| Muziko | Alfons Guerĉia (1831-1890) | 
|---|---|
| Esperanta teksto | Vladimir MININ | 
| Tipo | traduko | 
| Originala teksto | Ernesto Delprejte, rusa traduko M. Medvedev | 
Itala amkanto, tradukita en la rusan. Estis uzita en teatraĵo “Бесприданница” (ekde 1896) kaj en kelkaj rusaj konataj filmoj: “Бесприданница” (1937), “Жизнь и смерть дворянина Чертопханова” (1971), “А зори здесь тихие” (1972).
Li ja sugestis: 
Estu vi mia. 
Kaj mi ekvivos 
Brule pasia. 
Rava rideto, 
Ĉarma rigardo 
Tuj promesanta 
Ĝojon kun ardo. 
Jen li ridetis, 
Jen li ekploris. 
Jen li ridetis, 
Jen li ekploris, 
Sed ne adoris li min…
Al povra koro 
Tiel deklamis…
Al povra koro 
Tiel deklamis, 
Sed li ne amis! 
Ne, li ne amis 
Ja min! 
Li ja promesis!…
Li ja sugestis - 
Kiel helstelo 
Vi priaŭroris 
Fridan animon! 
Kaj la esperon 
Kore sufloris!…