Nia klubo

MuzikoL. Denza
E-tekstoW. H. Holmes
MIDInia_klubo.mid

Teksto

Ho, kie ni kun ĝojo renkontiĝas,
ĉe nia klub’, ĉe nia klub’.
Pri kio ni neniam ajn ekhontas
ĉe nia klub’, ĉe nia klub’.
Ke tie Esperanto disvastiĝas
per forta pen’, per forta pen’.
Amikoj alilandaj kungastiĝas
ĉe la kunven’, ĉe la kunven’.

Refreno:

Venu! Venu al la gaja rond’!
Ne plu restu fremda en la mond’!
Aliĝu vi kaj inter ni laboru vi en harmoni’!
Forte progresigi Esperanton en /la mond’!/ /en London!/

Neniom estas tiom okupata,
ĉe nia klub’, ĉe nia klub’
Ke komencanto restas ne helpata,
ĉe nia klub’, ĉe nia klub’,
Spertuloj ankaŭ ĉiam trovas ion
en la program’, en la program’.
Por pli grandigi eĉ la propran scion
ol estas jam, ol estas jam.

Refreno