Nokta la trankvilo

AŭtoroJ. L. Heilberg
E-tekstoH. E. Jensen
Tipotraduko

Teksto

Nokta la trankvilo
klara regas nun;
perlas jam rosbrilo,
en la marlulilo
ludas nun la lun'.

Laŭ la ondo volas
luli sin la kor',
plendoj ne parolas,
dolĉe vent' petolas,
ĉesas nun la plor'.