| Muziko | slovaka popolkanto | 
|---|---|
| E-teksto | J. V. Dolinský | 
| Origina titolo | Pásol Janko dva voly | 
| MIDI | pasxtis_janko_pasxtis_nur.mid | 
Paŝtis Janko, pastis nur, 
bovojn du sur — libizija lajzom, 
sur printempa semkultur'.
Venis al li gardistar',
grandsinjoro — libizija lajzom,
grandsinjora rabistar'.
La jaket' estas mia!
Neniom ĝi — libizija lajzom,
neniam estas via!
Donu al ni, Janko, nur
la jaketon — libizija lajzom,
pro l'paŝtita semkultur'.
Kaj marĉandis ja ili,
ĝis Janketon — libizija lajzom,
mortebatis sub tili'.
Kuŝas Janko morta jen,
kovrita per — libizija lajzom
kovrita per rosmaren'.