| Muziko | Melodio de “Im Krug zum grünen Kranze“ | 
|---|---|
| Esperanta teksto | J. BURGER | 
| Tipo | traduko | 
Dum via viv' surtera
Laboru laŭ tutfort'!
Ripozon vi ricevos, …
Sed nur post via mort'.
Ne plendu pri malsato
Eĉ nur per unu vort'!
Vi havos kukon, vinon,…
Sed nur post via mort'.
— “Feliĉostat' plej alta” —
Jen nia homa sort';
Vi vivos en plezuro,…
Sed nur post via mort'.
Per via bapt'-atesto,
— La porĉiel'-pasport' —,
Vi venos en ĉielon,…
Sed nur post via mort'.