Pomo-Pomo

Muziko kaj teksto de V.Vorobjov

Teksto

Pomo, pomo - bela nomo,
Dolĉa frukto vi.
Se mi estus reĝo, mi sidus sur seĝo
Kaj manĝus pomojn tri.

Brilu, brilu, eta stelo - diamanto sur ĉielo,
Diru, kiu estas vi, tiel alta super ni.

- Ba, ba, ŝafo, ĉu vi havas lanon?
- Jes, tri sakojn, prenu en la manon;
Unu por la mastro, unu por mastrin',
Kaj unu por la eta knabo
Sur la strata fin'.

Sidas urso ĉe la tablo,
Manĝas konfitaĵon.
“Donu,- petas muŝo laŭte,-
Donu tuj dolĉaĵon!”

Tiam koleriĝis urso,
Frapas per piedo -
Flugas for kriante muŝo,
“Vi estas apaĉego!”