Por doni mian koron venas mi

Esperanta tekstoGustavo Morales
Esperanta plenumoMiriam Ramos
Tipotraduko

Teksto

Kiu diris ĉio estas perdita
por doni mian koron venas mi
kiom da sango kunprenis rivero
por doni mian koron venas mi
facile ne estos
vi scias kio okazas
tiel simple ne
ne kiel mi pensis
kiel ŝiri bruston, eltiri animon
kvazaŭ detranĉado de la am’

Malfermita lum’ de malriĉuloj
por doni mian koron venas mi
kiel ne ŝanĝebla dokumento
por doni mian koron venas mi
Mi kunligos finojn de sama lazo
trankvile foriros mi, malrapide
ĉion al vi mi donos
mi al vi donos ion
ion por mildigi forte vin

Kiam ĉirkaŭ vi estos nenio
por doni mian koron venas mi
kiam satelitoj ne sufiĉos
por doni mian koron venas mi

pri landoj parolas mi
kaj pri esperoj
nome de la vivo
nome de nenio
fakte pri ŝanĝado de nia kuna volo
sed sendube urĝe ŝanĝi ĝin

Kiu diris ĉio estas perdita
por doni mian koron venas mi.