Por Paco

Teksto:Marjorie Boulton
Muziko:Gianfranco MOLLE|

Teksto

Jen mia propono,
sinjoroj kaj kamaradoj:
lokigu la venontan konferencon,
kie ĝi tuŝas vian konsciencon.

Ne post imponaj fasadoj,
kun ĵurnalistoj en balkono:
aranĝu ĝin ĝia kuŝ-hospitalo
Morgaŭ miregos en ĵurnalo:

“Finfine ĉiuj ŝtatestroj scias,
ke homa vivo kostas iom pli
ol ŝtatestroj kutime opinias”.

Jen pacpropon' de ordinara mi.

[https://www.youtube.com/watch?v=3sGZI-aVzXE]