Portu la stelon!

MuzikoProf. Rudolf Süss
E-tekstoFrancisko Moŝtan

Teksto

Stelon, stelon, verdan stelon,
Fratoj, portu kun kuraĝ'!
Kaj en lumo de l' espero
Ĉiam brilu la vizaĝ’!

Malamikaj kontraŭdiroj,
Fratoj, ne timigu vin!
Mokoj, ridoj kaj ĉikanoj
En batal' fortigu nin!

Por la venk' de Esperanto
Fratoj, ho! klopodu vi!
Dank' kaj beno de l’homaro
Estu rekompenc' al ni!

Stelon, stelon, verdan stelon
Fratoj, portu kun kuraĝ’!
Kaj en lumo de l’espero
Ĉiam brilu la vizaĝ’!